Charlotte Stuart

Charlotte Stuart
Charlotte Stuart, pentrita de Hugh Douglas Hamilton. Skota Nacia Portretgalerio, Edinburgo
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1753 (1753-10-29)
en Lieĝo
Morto 17-an de novembro 1789 (1789-11-17) (36-jaraĝa)
en Palazzo Ranuzzi, Bolonjo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Hepata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Skotlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Charles Edward Stuart Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Clementina Walkinshaw Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Ferdinand Maximilien Mériadec de Rohan Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Charles Edward Stuart, Count Roehenstart (en) Traduki, Aglaé Stuart (en) Traduki, Marie Victoire Stuart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charlotte STUART, dukino de Albany[1] (n. la 29-an de oktobro 1753 - m. la 17-an de novembro 1789) estis la nelegitima filino de la jakobita pretendanta princo Charles Edward Stuart (kromnomita Bonnie Prince Charlie aŭ la Juna Pretendanto) kaj la sola el liaj infanoj, kiu ne mortis fruaĝe. Ŝia patrino estis Clementina Walkinshaw, kiu restis la amantino de la princo ekde 1752 ĝis 1760. Post pluraj jaroj da mistraktadoj, Clementina forlasis la princon kaj forprenis Charlotte kune kun si. Charlotte pasis la plej grandan parton de sia vivo en francaj monaĥinejoj, neglektita de sia patro, kiu ĉiam rifuzadis fari iun ajn demarŝon por ŝi. Ĉar ŝi ne povis edziniĝi, ŝi samkiel sia patrino fariĝis amantino kun nelegitimaj gefiloj, elektante la ĉefepiskopon de Bordozo kiel sia amanto kaj protektanto. Ŝi finfine reamikiĝis kun sia patro en 1784, kiam li legitimigis ŝin kaj donis al ŝi la prestiĝan titolon "dukino de Albany"[1]. Ŝi lasis siajn proprajn infanojn al sia patrino, kaj fariĝis la flegantino kaj akompanatino de sia patro dum la lastaj jaroj de lia vivo, antaŭ ol morti nur du jarojn poste. Ŝiaj tri infanoj estis edukitaj sekrete kaj anonime. Tamen, kiel la solaj nepoj de la pretendanto, ili fariĝis interesaj kuriozaĵoj por la jakobita movado, kiam oni malkovris ilian idaron en la 20-a jarcento.

  1. 1,0 1,1 "Albany" estis la malnova nomo de malpreciza teritorio, kiu proksimume kongruas kun la parto de Skotlando norde de la rivero Forth, tio estas la eksa reĝlando de la Piktoj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search